Fari stangokrampon: 1a parto

img_3741[Available in English]

[Also available in English]

Antaŭnelonge mi konstruis du stangokrampojn. Ili estas el pinligno.  La plejmulto de miaj stangokrampoj estis similie faritaj.  Mi uzas ilin.  Ili ankoraŭ ne rompiĝis kaj ili kunpremas tabulojn dum kungluado. Se oni uzus pli fortan lignon la krampilo estus… nu, pli forta.

Notu bone: Mi konstruis ĉi tiujn per bazaj iloj.  Uzi pli  malbazajn ilojn rezultus en pli bonaspekta projekto.  Estas ĉiam multaj manieroj fari ion.

Por ĉiu krampo estas bezonate:

  • Tabulo longe 48 cola oble 1.5 colaj oble .75 cola
  • Longe 7 cola ŝtalbendo, .5 cola oble  .125 cola.
  • 2 ŝraŭboj: diametre .25 colaj, longe  1.25 colaj, kun 4 platringoj kaj2 ŝraŭingoj
  • 3/8 cola ŝraŭbostango longe ĉ.12 colaj
  • 2 ŝraŭbingoj agorde al la ŝraŭbostango
  • 2 platringoj agorde al la ŝraŭbostango
  • Peco da diametere 1/4 cola lignostango longe 2 colaj
  • Peco da ligno cole 1 oble 1 longe 4 colaj por la tenilo
  • Lignogluo
  • Forta epoksi-rezina gluo (ekzemple JB Weld.) Aliaj metodoj de fiksado estas egale bonaj

Ni ekas!

[Supre] primarki la tablo por segado laŭ pecoj cole30, 3.5, 3.5, 3.25, 3, 3, kaj 2. Egale bonas se la 2-cola peco iom pli longas.  Ne necesas absolutan precizecon nun.

[Supre] elsegu la pecojn. La bevelkesto konvenos post momento, kvankam ĝi ne tute nepras.

[Supre] Nun segu diagonalan angulon ĉe la peco 3.25 colaj. Komencu en unu angulo de la peco kaj segu de tie.  Formetu la segitan pecon dumtempe.

[Vidu la sekvan parton]

— Ni faru ion el ligno!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s