Benko de mia avo

IMG_3841
[Also available in English]

Mia onklino havas benkon pri kiu ŝi diris al mi ke apartenis al mia avo. Ĝi estas kutima kvin-tabula benko. Iam kiam ni estis ĉe ŝi, mi notis la mezurojn por konstrui mian propran.

Ĉi tiu benko estas konstruebla el nur du 6-futlongaj (du metrolongaj) pinlignaj tabuloj. Mi faris ĝin per bazaj laboriloj.

Tabulpecoj kaj bezonataĵoj:

Kvanto Usona nomo Reala cola mezuro Metra mezuro
2 Mallarĝaj tabuloj 1 x 3 x 33” .75” x 2.5” x 33” 20mm x 60mm x 840mm
2 Larĝaj tabuloj por kruroj 1 x 12 x 17” .75 x 11.25 x 17” 20mm x 280mm x 430mm
1 Larĝaj tabuloj por la supro 1 x 12 x 33” .75” x 11.25” x 33” 20mm x  280mm x 840mm

Nailoj
Farbo

Laboriloj uzataj:

Sekuraĵoj (okulo kaj oreloprotektiloj)
2 krampoj
Martelo
Krajono
Mezurbendo
Ortilo
Kvar-flanka raspilo
Sablopapero
Borilo kun borpinto je 1 cola (25mm)*
kurbsegilo*

*Se vi ne faras la mantruon en la projekto, vi povas fari la benkon sen la borilo kaj per nur trapeza mansegilo.

IMG_3785
[Supre] Komence mi mezuris kaj segis la mallarĝan tabulon por longeco. Mi uzis elektran kurbsegilon kaj mian faldeblan laborstablon. Estas pli facile segi kiam la tabulo estas krampita  por ke ĝi ne moviĝu.

IMG_3789
[Supre] Nun, uzante la jam segitan tabulon kiel liniilon, mi mezuris kaj segis la pli larĝan tabulon por la supra kaj kruraj pecoj.

IMG_3796
[Supre] Jen la kialo por la nomo ‘kvin-tabula benko’. La rezulto de la segado estas kvin tabulpecoj: Du kruroj, du flankoj, kaj unu supro (sidaĵo)..

IMG_3798
[Supre] La du mallarĝaj tabuloj havas unu desegitan angulon.je la finoj.

IMG_3800
[Supre] La krurpecoj estas kunkrampitaj por ŝpari laboron kaj tempon. Triangulo estas desegita de la malsupron por aldoni pli da stabileco kaj beleco. Iuj borus iom grandan truon je la pinto de la triangulo por helpi malebligi fendiĝon de la kruroj. Eblas segi duoncirklon anstataŭ la triangulon laŭprefere.

IMG_3807
[Supre] Mortezoj estas desegitaj en la supron de la krurpecoj por teni la mallarĝajn flank- tabulojn.

IMG_3803
IMG_3805
[Supre] En la supron/sidaĵon du 1-colaj (25mm) truoj estas boritaj, en la mezo de la laborpeco kaj proksimume 5 colojn (120 mm) dise. La kurbsegilo estas uzata por segi inter la truoj kaj konekti ilin. Tio kreas mantruon. La mantruo estas tre utila por porti la benkon unumane. La benko de mia avo fakte ne havis la mantruon, sed mi taksas ĝin tiel utilega ke indas la malsimileco. Sen la mantruo, oni povus fari ĉi tiun projekton per nur mansegilo anstataŭ la kurbsegilo. Tiukaza la borilo ankaŭ estus ne bezonata.

IMG_3813

[Supre] Post la ŝlifado de la pecoj, la benko estas kunmuntitaj per najloj. Mi ne uzis gluon, sed laŭprefere ĝi certe estas uzebla.

IMG_3815[Supre] Ĉar mi nur uzis najlojn, mi enbatis ili angule en la supron por ke ili ne tre facile estos eltireblaj.

Nun la benko nur bezonis farbon. La benko de mia avo estis mezblua koloro kiam mi vidis ĝin, do mi farbis la mian simile. La farbo kiun mi uzis fakte estis postrestaĵo de kiam ni farbis la eksteron de nia domo nelonge post kiam ni acetis la domon.

IMG_3819

Post Skribo [Supre] Se vi ne faras la benkon kiel eleganta meblo, ĝi tre taŭgas por simpla eksterdoma lignaĵumado. La mantruo ebligas ke F-stilaj krampoj povas teni laborpecojn por segado. Se vi renversas la benkon, la V-angulo povas teni arbobranĉojn aŭ tubaĵojn por segado. Ĝi vere povas funkcii kiel sidejo kaj laborstablo.

– Ni faru ion el ligno!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s