Murŝranko por banĉambro

 

breto-[Also available in English]

Jen malnova projekto de kiam ni ĵus ekloĝiĝis en nia domo. Mi faris ĝin per nur mantenataj elektraj laboriloj. La frezilon kaj kurbsegilon mi certe uzis laŭmemore. Tiam mi ne jam havis tablosegilon, do mi ne certas ĉu mi tranĉis la tabulojn por longeco per la trapeza mansegilo aŭ la diskosegilo.

Ni bezonis bretaron en la banĉambro.  Mi ne scias ĉu tio estis peto de mi edzino aŭ ĉu mi simple klopodis fari ĝin. Mi emas pensi ke ĝi estis petata projekto.

Mi uzis pinlignan tabulon, segis ĝin por longo kaj uzis mian frezilon por tranĉi rabeton por la malsupran breton kaj foldon por la supra. La du mezaj bretoj estas fiksitaj per najloj kaj (eble) lignogluo.

breto-3

Mi farbis ĝin blanka sen antaŭfarbo. Pro tio, post tempo la lignonodoj komencas videbligi, sed ni ŝatas la aspekton. Ĝi estas tre popolfareca. Ĉiufoje kiam ni refarbas la banĉambron Mi devas refarbi la ŝrankon, sed la nodoj ĉiam reaperas. Belbone!

Ĉifoje, kiam ni refarbis la ĉambron mi decidis (propete) aldoni pordojn por kovri la suprajn bretojn, kaj malgrandan dorsopecon sur la supran breton. Ĉar la pendigiloj estis pecoj de truobendo por tubo, mi ankaŭ aĉetis verajn elegantajn pendigilojn!

La ansoj estas el mia stoko kiujn mi prenis de malnovaj tirkestoj dum la pasintaj kelkaj jaroj. La pordoj estas pendigitaj de hejmfaritaj latunaj stiftoĉarniroj kaj ili estas tenitaj fermitaj per du etaj fortaj magnetoj kiujn mi gluis al la fronta rando de meza breto. Paro da puŝpingloj tuŝas  la magnetojn por teni la pordojn.

Retropense, mi iom surpriziĝis pri kiel bone la projekto estis farita.  La bretoj estas ebenaj kaj nenio disfaliĝis dum la lastaj 20 jaroj.  Eble lignaĵado ja estas mia alvoko.

– Ni faru ion el ligno!

IMG_3557

La stato de la ŝranko antaŭ ol la plibonigo.

mezuroj

Kruda skemo kun ĝeneralaj mezuroj de la ŝranko. La mezurunuoj estas colaj

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s