Bobenĉareto por ĝardena akvotubo

hose reel 042[Also available in English]

Nia najbaro konstruigis mureton laux nia tereno kaj la ŝtonoj por la masonistoj liveriĝis sur tabulpletoj. Tenante enkape ĉi tiun projekton, mi petis ke mi havu la tabulpletojn pro la ligno.  Mi malmuntis ilin. Post la sennajligo de la tabuloj mi ordigis ilin. La pli pezajn mi flankenmetis por ĉi tiu projekto. La malpli pezajn mi uzis por fari kovrilon por mia rubujejo.

hose reel 043Post ĉirkaŭ dudek jaroj da uzado, nia plasta bobenĉareto kadukiĝadis. Antaŭ du jaroj la nabo de la bobeno fakte ekdisfalis pro rompiĝo. Mi prenis kelkajn mezurojn de la plasta kadukaĵo kaj komencis. Du trapezojn mi unue kunmetis per sxrauxboj. Mi faris la unuan, iom hazarde kaj uzis ĝin kiel ŝablonon por la dua.

[Supre] Mi tondis la angulojn de la tabulojn de la trapezoj per la tablosegilo kaj ŝablona helpilo.

[Supre] Mia plano estis uzi pecon de plasta drentubo kiel akson kaj kondukilon por la akvotubo por konekto al la akvokrano. Mi uzis kloŝsegilon en bormaŝino por tranĉi truojn en la framo por subteni la antaŭmenciitan akson.

[Supre] Ĉar la framo finiĝis estis la tempo por ekkonstrui la bobenon. Mi unue faris la kvadratan nabon por enteni la drentubon. Dekomence mi intencis uzi unu longan pecon de drentubo sed mi fuŝrompis ĝin pro forta martelado en tromallarĝan spacon. Fakte mia ligna nabo estis ne sufiĉe larĝa kaj mi devis refari ĝin pli granda. Mia loka feraĵisto ne havis pecon ĝuste grandan, do mi aĉetis pecon iom mallongan kaj duonigis ĝin por sidi en ambaŭ finoj de la nabo.

[Supre] Mi severe beveligis la eksterajn angulojn de la nabo por iom rondigi ĝin . Tiam mi tranĉis truon en unu faco tiel granda kiel la spaco en la nabo. La akvotubo estos enpuŝita tra tio por konekti al la akvokrano.

[Supre] Mi konstruis la flankojn de la bobeno, la tiel nomatajn’radojn’  ĉirkaŭ la nabo. Poste mi desegnis cirklon per mia modifiita bevelgaŭĝo. Mi segis la randon per mia kurbsegilo.

[Supre] Mi alfiksis la nabon al la radojn per lignogluo kaj eĉ elfosis mian ekektran najlpistolon por helpi kunteni la aferon.

[Supre] La bobeno estis muntita en la framo. La plasta drentubo estis kunfiksita al la ligna nabo per kelkaj ŝraŭboj.

[Supre] Jen kiam la fotoj elĉerpiĝis ĉar mi estis laboranta fervore kaj forgesis foti la paŝojn. Mi faris du radojn, (cole 7 coloj, centimetre 18 cm) per krucfiksado, (per gluo kaj najletoj). Mi rondigis ilin per prisegado per la tre danĝera maniero. Mi tiam boltis ilin al la frambazo.

Mi ankaŭ aldonis simplan krankon, du ‘piedetojn’ kontraŭ la radoj kaj tenilo por helpi movi la ĉareton. Verŝajne unu bona variebleco pri ĉi tiu projekto estus fari la framon kiel keston kun kovrilo por ke oni povus sidi sur ĝin. Tio ankaŭ iom protektus la akvotubon kontraŭ la ultraviola radiado de la suno kaj plilongigi ĝian uzdaŭron. Ha, estas ĉiam tempo por plibonigoj venontfoje!

– Ni faru ion el ligno!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s