Ŝargejo por personaj elektronikaĵoj

charging station 029[Also available in English]

Por donaco pro la usona Tago de la Patrino mia edzino petis ke mi konstruu aferon el ligno por teni nian mikspoton de personaj elektronikaĵoj dum ŝargado. Mi pripensadis kelkajn ideojn pri la desegno kaj decidis pri ĉi tiu.  Ĝi devis enteni du tekokomputilojn, du plurfunkciajn poŝtelefonojn, unu mp3-ludilo unu tabletetan komputilon kaj mia elektronikan legilon. Ĝi ankaŭ devis enteni kelkajn orel-aŭskultiletojn (angle: earbuds) kaj kelkajn memorstangojn.

Mi uzis pinlignon kiun mi trovis ĉe la vojflanko.  Ĝi antaŭe estis kaptabulo kaj piedtabulo de lito. Por helpi kun la kunmuntado mi frezis malprofundajn kanelojn por lokigi la partojn de la projekto.  Tio multe helpis en la kungluado.

charging station 023La formetejan tirkeston mi faris el alia malpli dika ligno el mia stoko. La tirkesto estas longa kaj bone sidas en sia ingo.

Mi finpretigis la aferon per oleo dana. Tiu meblo multe helpas nin konservi iom da organizon sur la flankotablo en nia salono.

-Ni faru ion el ligno!

charging station 028

Jen la malordo kiun ni ne plu havas!

charging station 036

Por helpi kun la kunmuntado mi frezis malprofundajn kanelojn por lokigi la partojn de la projekto.

 

Advertisements

2 thoughts on “Ŝargejo por personaj elektronikaĵoj

  1. Alia bona lignaĵo el viaj manoj ! Aparte plaĉas al mi la tirkesteto, kiu donas la tuton iom specialan, tradician. Vi certe ŝatas la funkciantajn kaj belegajn meblojn de Shaker.
    Kio estas mikspoto? Poto en kiu oni miksas, eble sinonimo por la angla vorto mess ?

    • Dankon pro la komento. Mikspoto estas vorto kiun mi lernis en la praa tempo. Ĝi temas pri diversaj manĝaĵoj kunkuiritaj en poto (angle: pot-pourri). Ŝajnas ke ĝi ne estas populare uzita. Mi trovis nur du fontojn interrete kiu difinis ĝin. Mi uzis ĝin por figure esprimi ‘diversajn elektronikaĵojn’.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s