Fotokadroj el belputra ligno

-spanted picture frames 012

[Also available in English]

Mi decidis fari ion el la mallarĝaj pecoj de mia belputra lignostoko. Fakte ĝi plejparte estas nur mallarĝaj pecoj, sed jen la afero.

Antaŭlonge ni forĵetis montrilon por kelkaj fotoframoj. Mi elprenis kaj savis la vitrojn el la framojn, pensante ke iam en la estonteco mi faros novajn framojn por ili.

-spanted picture frames 004

La prema glitplato estas helpilo por teni kaj rektigi malrektajn tabulojn per la tablosegilo.

Unue, mi laŭlonge segis la pecojn laŭ proksimume la sama larĝo. Mi konservis unu naturan randon de ĉiu peco. Por tiu procedero mi uzis mian krampan glitplato.

Sekve mi frezis rabeton en la nenatura rando por ebligi entenon de la vitro, foto, kaj dorsokartono. Post tio mi uzis la vevelan glitplaton por fari la bevelajn angulojn de la kadropecoj.

picture frame jig 007

La fotokadra kuntenila helpilo.

Por pli facile kunglui la frampecojn mi elpensis novan helpilon por kunteni la pecojn sed ebligi ke mi povu ĝustigi  ilin  por la plej bona alsido. Mi diros pli pri tiu helpilo en venonta artikolo. [Vidu ĝin]

-spanted picture frames 013Fojfoje oni ne volas pendigi foton sur muro, do por tiu okazo mi ebligis ke la kadro povas stari sur tablo. Unu borita truo ĉe la dorso de la framo povas teni golfan drajvkunuson ĝuste tiel ke la framo bone staras.

-Ni faru ion el ligno!

-spanted picture frames 008

Fakte mi faris dek framojn!

Advertisements

2 thoughts on “Fotokadroj el belputra ligno

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s