Jesu’ kruco

jesu kruco 004

[Also available in English]

Ĉi tiu projekto kunligas tri el miaj ĉefaj interesoj kaj mi pripensis ĝin dum longa tempo. Ĝi ankaŭ estas mia unua vera projekto uzante la elektran retsegilon kiun mi antaŭnelonge ricevis kontraŭ modesta pago!

jesu kruco 001Unue mi prisegis la vortojn. Kiel frazo ili diras ‘Jesu al Jesuo’. Mi elpresis ilin surpaperen kaj permane tondis kaj konektis ilin por fari la ŝablonon por la segado. Sekve sed antaŭ la segado, mi algluis ĝin al la ligno kaj kovris la ŝablonon per travidebla plasta fiksbendo.

Poste mi faris la kruc-forman kadron. Por tio mi reuzis lignon kiu iame estis rompita bildokadro. Estis facile farite per la tablosegilo kaj beveliga glitplato. La kungluado de la kadro mi faris en paŝoj.jesu kruco 002

Mi prifrezis rabeton en la kadron por teni krucforman pecon da maldika krucligno kaj engluis ĝin.

Nun mi farbis la tuton per nigra ŝprucfarbo kaj lasis ĝin sekiĝi. Tiam mi forŝlifis la farbon nur de la supraj surfacoj de la literoj kaj la kadro. Tion farita, mi algluis la literojn en la kadron. Finaj priŝprucadoj da ŝpruclako estis la finpretigo.  Laŭ mi la nigraj flankloj kaj ŝlifitaj facoj dramigas la aspekon.

-Ni faru ion el ligno!

beveliga glitplato

Bevel-glitplato.

jesu kruco 018

La krucon mi pendigis en malplena spaco de muro en nia salono.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s