Murmuntita, ĝustigebla komputilo-tableto(j)

spine desk 056

[Also available in English]

La nova direktoro de nia antaŭlernejo ĉe mia preĝejo petis ke ŝi havu altan tableton por ke ŝi povu stari dum komputilumado. Mi tuj respondis jese, kaj ekpensadis ĉu mi povus fari ion kiu ĝustigeblus.

Hejme, mi serĉis por bildoj per la interreto. Plejparte la bildoj de altaj tabletoj estis nur malgrandaj skribotabloj kun longaj kruroj. Mi volis trovi ion unikan kaj daure serĉis. Fine ion belbonan mi malkovris. Fakte, mi ne nur vidis bildon de la aĉetebla varo, sed ankaŭ bildojn pri la mezuroj kaj la malmuntitaj partoj!  Bonŝano iam trafas min!spine desk 055

Do mi faris la kalkulojn kaj aĉetis unu kvaronograndan kruclignan tabulon (cole 24 oble 48 – centrimetre ĉ. 61 oble 122).  Tio estas preskaŭ la tuto de la ligno kiun mi uzis por la projekto. (Mi algluis pinlignajn tabulpecojn al la randoj de la krucligno por plibeligi la randojn de la tabuletojn. (Mi prenis la pinlignon el mia stoko de desegaĵoj.)  La finpretigo estas ŝpruclako, kiel kutime.

spine desk 057La tabletoj estas ĝustigeblaj okaze de se iu alia devas longdaŭre okupi la postenon, sed la ĝustigo ne estas tre facile, aparte pri la relokigo de la kabloj. La uzanto amas la rezulton. Pro tio mi ĝojas.

-Ni faru ion el ligno!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s