Postamenta submetaĵujo (por statuetaĵoj)

coaster thing 015

[Also available in English]

Antaŭ kelkaj jaroj mi faris tablon por la kunvenejo ĉe mia preĝejo. Sur tiu tablo mia pastro ofte metas ian statueton por ornami ĝin.  Same kunestas stako da kartonaj submetaĵoj por protekti la finpretigon de la tablo. Antaŭ du semajnoj mi estis sidanta ĉe la tablo post nia semajna Bibliostudo kaj fulme venis al mi la ideo pri ĉi tiu projekto!

La tabulo havas angule tonditajn angulojn, do efektive ĝi estas ok-randa tablo, do mi celis eĥi tiun formon en la afero.  Komence, mi prisegis du kvadratojn el pintabulo. Poste mi prisegis ok submetaĵ-grandajn pecojn.(Fakte mi prisegis dek.  Unu fuŝiĝis, do precize, mi havas naŭ.)

coaster thing 004

Beveliga glitplato kun haltbloko uzata por forsegi la angulojn de la laborpecoj.

Mi uzis la tablosegilon kaj mian beveligan glitplaton por forsegi la angulojn de la submetaĵojn kaj la kvadratojn. Mi prisegis kaj kungluis desegaĵojn por formi la dividblokojn kiuj kreas la spaco en kiu sidos la submetaĵoj.coaster thing 006

coaster thing 010Mi frezis bevelon al la randosupron kaj priŝlifis ciun pecon. Post tio la pecoj estis kungluitaj kaj finpretigita per tinkturo kaj ŝpruclako.

Komparante la plej supran kaj plej suban bildojn,vi notos ke ĝi sambele aspektas kun aŭ sen la submetaĵoj.  Tio ja estis mia celo!

Nomi ĉi tiun projekton estis iom defia pro la du-uzecon ĝi havas.Unu el miaj amikoj sugestis la vorton ‘postamento.’ Tiu vorto hazarde samsignifas kion mia pastro nomis ĝin en la angla: pedestal‘. (Fakte li nomis ĝin ‘pedestal for Jesus’  [postamento por Jesuo] sed ĉikaze la vorto ‘pedestal‘ plej gravas.] Do la tuto de la laboro finiĝis. La projekto estas finita kaj bone nomita! Vi certe ne povos trovi ion eĉ similan per la interreto.

coaster thing 017

La postamenta submetaĵujo aspektas same bela kun la submetaĵoj aŭ sen la submetaĵoj. Komparu ĉi tiun bildon al la plej supra en ĉi tiu artikolo.

-Ni faru ion el ligno!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s