Du-ringa enigmo

puzzle 001

[Also Available in English]

Kio anoncas ‘Gajan Kristnaskon’ pli bone ol manfarita enigmaĵo por estigi frustriĝon?

Post mi spektis filmon pri ĉi tio ĉe YouTube fare de Peter Brown [ligilo] mi decidis ke mi faru ĝin.

Mi faris ĉi tiun enigmaĵon el peco da kverkligno, du latunaj platringoj kaj nova nigra ŝulaĉo.  Mi desegis du angulojn por doni iom da interesigo al la peco. Unu flanko estis jam rondigita. La sekreto por aldona frustrigo estas ke la truo estu ĵus iom pli malgranda ol la uzataj ringoj. Tiel preskaŭ ŝajnas ke la solvo estas iel traŝovi la ringon tra la truo.

puzzle 002La laĉo estas gluita en truojn kiujn mi boris en la randon. Mi aldonis malgrandajn latunajn platringojn por ornami kaj kovri la gluelpremaĵon. Le finpretigo estis ŝpruclako.

Ĉi tiu projekto povas esti preskaŭ ia ajn formo. La celo estas farigi ambaŭ platringojn en la saman maŝon. La jena filmo de Steve French montras la solvon sen kromaĵoj. [ligilo]

Steve French ankaŭ montris kiel fari simlan enigmaĵon en ĉi tiun filmon [ligilo], sed mi preferas la filmon de Peter Brown.

-Ni faru ion el ligno!

puzzle 003

La celo de la enigmo estas ke ambaŭ ringoj estu en la sama maŝo, kaj poste refaru por ke ili estas en apartaj maŝoj.

 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s