Faldebla gitarapogilo

IMG_2615

[Also available in English]

Mia edzino menciis ke plaĉus al ŝi havi gitar-apogilon ĉe la lernejo kie ŝi laboras. Ĉar mia tasko fari donacaĵojn por la parencaro forprenis de mi la tempon kion mi bezonis por fari iom specialan por mia kara edzino, mi pensis ke mi minimume faru ĉi tion por ŝi. La alian aferon mi devas ŝuldi al ŝi.

IMG_2616Mi komencis per paŭsado de alia, metala, faldebla apogilo kiun ni jam havas kaj uzas hejme. Tiel la formo de la gitarujo estu ĝusta. Mi uzis tiun ŝablonon por krei du-partan bazon. Tiel, laŭdezire mi povos uzi solidan lignon (ne kruclignon) kaj la vejnaro estos ĝuste aranĝita por bona forteco. Mi ankaŭ konservis la ŝablonon ĉar eble aliaj deziros havi similan apogilon.

Tamen por ĉi tiu projekto mi uzis duon-colan kruclignon ĉar la apogilo iros al la lernejo. Mi pauxsis la formon sur la kruclignon kaj elsegis la pecojn per la bendosegilo. Por certigi ke ili estu samformaj mi kunfiksis ilin per duflanka fiksbendo. Mi apartigis ilin kaj kunigis ilin laŭplane. Unu ĉarniro ĉe la supro ebligas ke la apogilo povas faldiĝi por transporto aŭ formeto. Mallonga ĉeno malpermesas tro da malfermo.

IMG_2617Mi farbis la apogilon nigra, por ke ĝi ne facile videblu se oni uzos ĝin dum publika prezento. Por protekti la muzikilon mi alfiksis striojn da remburo sur la randojn de la gitarujo.

Ĉi tiu estas simpla formo de la gitarapogilo. Estas multaj manieroj pli elegantigi ĝin.

-Ni faru ion el ligno!

IMG_2619

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s