Gitar-plektrujo

pick case 004

[Also available in English]

Mi faris ĉi tiun plektrujon el bloketo de kio mi pensas estas blanka kverkligno. La peco mem estis la sidaĵo de infana seĝo.

Komence, mi desegis longan pecon iom pli larĝa ol necese. Mi faris tion per la tablosegilo. Tiam mi desegis maldikan pecon por fari la kovrilon. Sekve mi tondsegis la pecojn pli proksime al la necesaj longoj.

Mi portempe kunfiksis ilin per duflanka fiksbendo  kaj prisegis la ujon per la bendosegilo en la formon de granda gitara plektro. Lasante ĝin kunfiksita, mi finformis ĝin per la bendoŝlifilo.

Poste mi boris malgrandan truon tra la estonta kovrilo kaj la korpo por lokigi kien mi metos la pivotstifton kaj la magnetojn por teni ĝin ferma.

Tiam mi apartigis la partojn kaj boris malprofundan truon en la korpo por enteni la plektrojn. Mi ankaŭ boris la ĝustgrandajn truojn por la magnetoj kaj pivotstifto kaj priŝlifis la tuŝotajn facojn de la kovrilo kaj korpo.  Post kiam mi engluis la magnetojn, mi denove priŝlifis por forigi ian elpremaĵon de gluo.

IMG_2600La pivotstifto estis farita el latuna ŝraŭbo. Mi forfajlis la fendon en la kapo por ke ĝi aspektu kiel latuna najno, La ŝraŭbaĵon estas forfajlita ĝuste sub la kapo por malpliigi la pligrandigxon de la pivottruo dum la dekjaroj da estonta uzado kiun tiu ujo ricevos.

Post la fina priŝlifado, mi kaŝis la etan truon en la kovrilo kiun mi boris por lokigi la magneton per mallonga latuna najleto. Eble tio pli elgantigas ĝin. Mi ne rajtas diri.

Mi farbis la internan truon nigra kaj finpretigis la kovrilon kaj korpon per ŝpruclako. Kiam la finpretigo sekiĝis, mi gluis la pivotstifton en la truon por alfiksi la kovrilon.

Tio estas simpla projekto, sed laŭ mi ĝi bonaspektas.

-Ni faru ion el ligno!

pick case 002

pick case 005

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s