Ludilo turbo laŭ Steve Ramsey

IMG_3089[Also available in English]

Mi volis fari ian ludilon por mia nevo, (precize, li estas la filo de la nevo de mia edzino). Mi rememoris iom amuzigan filmon fare de Steve Ramsey en kiu li spertas malfacilan tempon penante torni simplan turbon. Ĝi estas anglalingva filmo, sed vi spektu ĝin. Ĝi ankoraŭ ridetigas min. [ligilo]

Do mi kungluis kverklignajn tabulpecojn, ortigis ĝin kaj muntis ĝin en mian hejmfaritan tornmaŝinon. Elektra borilo donas la turnadon sed la afero sufiĉe funkcias por ludi pri tornado.IMG_3088

Mi uzis mian malalte kostan tornilaron por rondigi la blokon ĝis cilindreco. Sekve mi formis la spindelon kaj la konusan kapon.  Mi ŝlifis la turbon krom la pinto dum ĝi turniĝadis en la tornmaŝino. Tion mi ŝlifis post elpreno de la turbo.

Mi faris la tenilon el alia peco da kverkligno, formante ĝin laŭplaĉe per la bendosegilo kaj bendoŝlifilo. Pecon da lignostango mi uzis por la tirpeco kaj pecon da nigra ŝnureto. La finpretigo estas ŝpruclako.

En provado, la turbo turniĝadis dum 45 sekundoj.  Mi certas ke mia nevo estos tre amuzata dum horoj.

-Ni faru ion el ligno!

IMG_3092

Top 002

La tornpeco muntita en la tornmaŝino.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s