Muzikila lignobloko

IMG_2932[Also available in English]

Jen plua kazo kiam mi simple volis fari ion el ligno. Antaŭ kelkaj jaroj mi faris ion similian sed ŝajne mi ne plu havas foton de ĝi. Pasintjare nia komputilo ĉesis funkcii kaj perdiĝis kelkajn diversajn partojn de mia vivo.

Por ĉi tiu projekto mi prenis pecon da ligno, eble ĝi antaŭe estis flanko de tirkesto. Laŭ la koloro de la vejnaro, la speco verŝajne estas popla ligno.

Mi laŭlonge segis ĝin je ĉirkaŭ 3 coloj kaj transsegis ĝin je ĉirkaŭ 5 coloj en kvin pecojn.IMG_2926 Du pecojn mi desegnis kaj prisegis por krei sonkavon. La kavoj estas nesamaj en grando por ke la bloko donos du tonojn.IMG_2927

Mi kungluis la pecojn kiel sandviĉon, la prisegitaj pecojn alfronte al malaj randoj, kaj krampis la unuon ĝis firmiĝo de la gluo. Tiam mi segtondis la facojn per la tablosegilo kaj boris du truojn en unu fino por ke laŭdezire oni povas pendigi la blokon per ŝnureto.

Mi rondigis la akrajn angulojn per frezilo kaj la tuto estis priŝlifata ĝis glateco per la vag-rotacia ŝlifilo. Mi finpretigis la blokon per linoleo kaj, laŭ mi, ĝi aspektas tre bele.

Mia edzino prenis ĝin kaj kunportis ĝin al la lernejo kie nun ĝojaj infanoj ludas ĝin.

-Ni faru ion el ligno!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s