Arbobranĉo fariĝas bastono

IMG_2848[Also available in English]

Antaŭnelonge mi pritondis kelkajn malgrandajn arbojn apud mia domo. Dum tiu tasko mi rimarkis unu branĉon kun ĉarman angulon.  Mi flankenmetis ĝin por ke poste mi traktos ĝin.

Unu vesperon dum mi atendis la alvenon de la edzino mi decidis ekprilabori la branĉon, sed mi decidis fari ĝin per nur bazaj iloj.  Per nur mia poŝtranĉilo mi senŝeligis la branĉon kaj komencis forskrapi la elkreskintajn branĉetojn de ĝi.

Tiam mi decidis uzi retsegilon por forsegi la branĉetojn. Mi rondigis la aferon per raspilo kaj ŝlifopapero. Mi ĝustigis la longon per mansegilo kaj multe ŝlifis la bastonon ĝis glateco.

IMG_2825

La bastono antaŭ prilaboro.

Ĉe la malsupro mi alfiksis kupran tubkuplilon kaj glue alfiksis pecon da boteloŝtopilo por la pinto.  Al la tenilo mi enfajlis foldon kaj inkrustis pecon da kurpan draton por ke estas kupro ĉe ambaŭ finoj.

Post fina ŝlifado, mi finpretigis la aferon per ŝpruclako.  Laŭ mi ĝi estas tre interesa kaj bela, sed je ĉi tiu tempo mi bone paŝadas sen bastono.  Kion fari?

-Ni faru ion el ligno!

IMG_2850

La kupropinta fino de la bastono.

IMG_2845

La ilaro kiun mi uzis por fari la bastonon.

IMG_2849

Tenila fino kun inkrustita kuprodrato.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s