Stakebla seĝo: Instruserio, 8a parto: La dorsaĵo

[Also available in English]

[Vidu la antaŭan parton de la instruserio]

[Sube] Prenante la dorsaĵon kiun mi kurbigis antaŭe, mi forskrapis la elpremaĵon de gluo ĉe unu rando. Kun tiu glata rando kontraŭ la gvidrelo de mia tablosegilo, mi segtondis la kontraŭan randon por glatigi ĝin.  Tiam mi faras same al la unuan randon.

[Sube] La dorsaĵon estas pli longa ol kion mi bezonas. Tiukaze, la spaco inter la seĝoflankoj estas 17 coloj, ĝuste kiel mi volas.  Mi transdonas tiun mezuron al la peco.

[Sube] Ĉar la peco estas kurbita, mi tenas la finaĵon ebena sur mian tabulglitilo kaj segas la finaĵojn, unu post la alia.

[Sube] Jen la tikla parto. Por beveli la finaĵojn laŭ la seĝoflankoj, mi renversas la pecon, metante la internan randon ĝuste ĉe la rando de la glitilo kaj tondas ambaŭ finaĵojn.

[Sube] Sekve mi rondigas la du randojn je la konveksa flanko. Mi uzas duoncolan rondigan frezpinton.

[Sube] Por plibeligi la kruclignon mi priŝmiris gin per mastiko, plejparte je la rondigitaj randoj de la ligno.

[Sube] Post ŝlifado de la dorsaĵo mi ŝprucfarbas ĝin bruna. Mirige, ĉi tiu koloro akordas proksimume al la tinkturo kiun mi uzas.

[Sube] Uzante stangokrampon por kunteni la aferon, mi boras truojn kun mergaĵo kaj alfiksas la dorsaĵon per ŝraŭbojn.

[Sube] Laste antaŭ la tinkturo mi farbas la ŝraŭbokapojn per nigra farbo por helpi kaŝi ilin.

[Vidu la sekvan parton de la instruserio.]

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s