Stakebla seĝo: Instruserio, 5a parto: kejlado de la sidaĵa framo

[Also available in English]

[Vidu la antaŭan parton de la instruserio]

[Sube] La  helpilo suba estas uzita por marki kien mi volas bori la truojn por le kejloj. Ĝi certigas pli precizan lokigon ol mi farus per nur okulo kaj mano.

[Sube] La helpilo estas duoblofina afero kun haltbloko kaj du ŝraŭboj elstarantaj por fari la markojn. Mi nur bezonas premi la ĝustan finon kontraŭ la tabulo. (Du finoj pro la pli mallarĝa frontpeco.)

[Sube]La markoj estas faritaj per la helpilo kaj tiam priboritaj per mia borilo kaj la specialaj ‘kruraj’ krampoj.

[Sube] Ne tre gravas ĉu la truoj ortas laŭ la tabulo sed nepre ili restu en la ligno. Teorie, klinantaj truoj pli bone kunfiksus la  pecojn ol perfekte ortaj. La blua bendo sur la borpinto indikas la ĝustan profundecon por la truo.

[Sube]Ĉiu sidaĵa framo bezonas 8 kejlojn. Oni povas segi ilin per mansegilo aŭ per bendosegilo. (Fakte oni rajtas uzi iu ajn metodon preferatan, eĉ silika tranĉilo, sed la jenaj estas miaj kutimaj tranĉaj laboriloj.) 😉

[Sube] Mi iam legis ethelpon kiu diris ke kutimaj glataj kejloj oni povas farigi kaneletitajn per premado per ordinara pinĉilo.

[

[Sube] Post la gluado kaj enbatetado la kejloj elstaras ĉirkaŭ kvarona colo. Mi tondos ilin ebene antaŭ ol la ŝlifado.

[Sube] La du lastaj framoj estas kungluitaj kaj la kvar faritaj hieraŭ estas kejlitaj kaj nun firmiĝas.

[Vidu la sekvan parton de la instruserio.]

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s