Stakebla Seĝo: Instruserio, 1a parto: Prisegado de la ligno

[Also available in English]

Jen paŝo post paŝo priskribo pri kunstruado de stakebla seĝo. Por ĉi tiu projekto mi komencas kun tabulo kiu mezuriĝas cole .75 oble 11.25 oble 8 futoj. Fakte mi konstruas 6 seĝojn, sed mi montros al vi nur unu. Mi komencas per transtranĉo de la tabulo ĉe la proksimuma mezo. Tio farigas la tabulon pli facile traktebla.

[Sube] Mi laŭlonge segis la tabulon en tri 3-colajn pecojn. Restos nur unu 2-cola peco kiun mi uzos poste en la projekto.

[Sube] La seĝo postulas pecojn en la longoj de 15.5, 16, 17 kaj 30 coloj. Mi uzis mian glitkeston kaj haltblokon krampita al la gvidrelo por certigi la ĝustecon de la longoj.

[Sekvaj 3 bildoj] Ĉar la mezurilo  ĉe mia tablosegilo finas je 29 coloj, mi faris haltblokon etendeblan kaj krampis ĝin sub la rando de mia tablo.

[Sube] La kurba dorsoapogilo estas farita el 3 pecojn da maldika krucligno.  Mi volis kunglui la kurbitan lamenaĵon frue por ke ĝi firmiĝi antaŭ ol mi bezonas ĝin, do mi elsegis la tri 4.5 oble 24 colajn pecojn.

[Sube] Unu 24 oble 48 cola tabulo de krucligno donas sufiĉajn pecojn por tri dorso-apogiloj kaj unu pecon kun iometa krompeco.

[Sube] Krom la ankoraŭ segota peco por la sidaĵo, jen la tuta lignopecaro por konstrui unu seĝon.

[Vidu la sekvan parton en la serio.]

Advertisements

One thought on “Stakebla Seĝo: Instruserio, 1a parto: Prisegado de la ligno

  1. Resonado: Stakebla Seĝo: Instruserio, 2a parto: Kurba Lamenaĵo por la Dorsaĵo | Ligneroj

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s