Kestotamburo

georges cajon-2 006[Also available in English]

Jen kestotamburo kion mi konstruis. Amiko mia ĉe nia preĝejo ludas gitaron kaj kantas en loka muzikgrupo. Li vidis la kestotamburon kiun mi faris por mia edzino kaj demandis ĉu mi konstruus unu por li. La tamburisto en lia grupo ne ŝatas ofte posttiri la tamburaron al la ludlokoj ĉar ĝi grandas kaj pezas. Ĉar kestotamburo funkcias kvazaŭ tamburaro, mia amiko pensas ke ĉi tiu bone taŭgos. Fakte, ĉi tiu estas la tria kiun mi konstruis.

La kestotamburo estas konstruita el krucligno dike .5 cola (ĉ. 12.7 mm). Ĝi mezuras ĉirkaŭ alte 20 coloj kaj flanke 12 coloj (ĉ. 50 cm oble 30 cm). La frapfaco estas el 1/8 cola (ĉ. 3.2 mm) krucligno. Ĝi estas alfiksita per latunaj ŝraŭboj. La juntoj de la kesto estas duoblaj rabetoj, kuntenitaj per lignogluo. Interne, siblodratoj tuŝas la frapfacon kaj sonas kiam la tamburo estas ludata.

Mi finpretigis ĝin per poliuretano.

-Ni faru ion el ligno!

La dorso flanko de la tamburo kun la sontruo.

La dorsa flanko de la tamburo kun la sontruo.

La interno kun la siblodratoj tenante kontraux la faco per svingobrako.

La interno kun la siblodratoj tenante kontraŭ la faco per svingobrako.

La supraj anguloj de la faco estas ne firme fiksitaj. Kiam frapata per la fingroj ili donas kraksonon.

La supraj anguloj de la faco estas ne firme fiksitaj. Kiam frapata per la fingroj ili donas kraksonon.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s