Breto Mallonga

shelf 001

[Also available in English]

Post kiam mi deprenis malnovan, kadukan ŝtuptabulon kaj muntis la novan, mia filino fulme forprenis la malnovan eĉ antaŭ ol mi decidis ĉu konservi ĝin por estonta uzo aŭ simple forĵeti ĝin. Post kelkaj monatoj ŝi petis min fari breton el ĝi por ŝia dormĉambro.

Komence mi forskrapis la multajn tavolojn da farbo uzante skrapilon kaj farbosolvilon. Mi eltiris kelkajn najletojn kaj vinktojn kiuj estis enmetitaj en la lignon.  Mi pripensis konservi la rompitan randon por krei falsan ‘naturan randon’, sed post mi ekzamenis la lignon, mi decidis ke tio tute ne taŭgus. Do mi forsegis la malbonajn, rompitajn partojn kaj rabotis la tabulon ĝis ĝi ebeniĝis.

Mi uzis la partojn enhavantajn nodojn por la bretotabulo ĉar ili aldonis karakteron al la peco. La apogilojn, mi desegnis permane kaj segis per la bendosegilo. Mi frezis la randojn de la breto per S-profila frezpinto, kaj la randojn de la apogilojn per la sama frezpinto, sed mi malaltigis ĝin por ke ĝi frezis nur konkavaĵon.

Mi simple algluis la apogilojn al la breton kaj poste finpretigis ĝin per tavolojn da ŝpruclako.

-Ni faru ion el ligno!

S-forma frezpinto.

S-profila frezpinto.

La sxtuptabulo el kio mi faris la breton.

La ŝtuptabulo el kio mi faris la breton.

La prisegitaj sed ne smirgitaj partoj de la breto.

La prisegitaj sed ne smirgitaj partoj de la breto.

La breto muntita al muro.

La breto muntita al muro.

Breto kun 'vivanta rando'.

Breto kun ‘natura rando’. (Aliulo faris.)

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s