Tablo por la kunsidejo

table-1s

[Also available in English]

Dum longa tempo mi pensis ke mankis konvena tablo en la kunsidejo/biblioteko de mia preĝejo.  Ĝis nun estis du faldeblaj tabloj, flanko al flanko en tiu ĉambro.  Vere, ili ne tute aĉas, sed laŭ mi, bona tablo estas farinda.

Mi penis konformigi mian tablon al la koloro de la jamaj mebloj en la ĉambro. En tio mi ŝajne sukcesis. La tablo mezuras 50 colojn oble 6.5 futojn (metre 127 cm oble ĉ. 200 cm).

Ĉar la tablo estas por la preĝejo, mi enscribis la referencojn de kvar eroj el la Sankta Biblio, unu sur ĉiu flankrando.  Ili estas jene:

Sentencoj 16:3 – Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.

Mateo 18:20 – Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

Sentencoj 19:21 – Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.

Johano 13:34 – Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian.

En la estonteco mi volas fari 10 seĝojn por la ĉambro.

– Ni faru ion el ligno!

table-3s

Unu el la enskribaĵojn.

Advertisements

One thought on “Tablo por la kunsidejo

  1. Resonado: Postamenta Subtasujo (por Statuetaĵoj) | Ligneroj

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s