Cindrokesto por maljuna amikino

casket-1

[Also available in English]

Jen kesteto kiun mi faris por la cindroj de virino en mia preĝejo. Ŝi estis vidvino kun nenia ajn familio krom niaj preĝejanoj. Mi pasigis iom da tempo kun ŝi dum naŭ monatoj veturigante ŝin tien kaj reen al kuracistoj kaj kemterapio ĉar ŝi tro feblis por veturigi ŝin mem.

Ŝi jam antaŭpagis por la kremacio je ŝia mortiĝo sed mi sciis ke oni liverus la cindron en plasta sako en plasta aŭ kartono skatolo. Do mi petis al mia pastro ke mi faru cindrujon por ŝi.

Mi havis du-tri tirkestajn frontojn kiuj post purigado kaj rabotado aspektis kiel juglanda ligno. Mi certas ke ŝi aprobus la reuzon de trovita ligno. Kalkulante la bezonatan volumenon de la ujo laŭ ŝia korpopezo, mi kunstruis ĝin. (Gvidregulo: unu pundo da korpopezo rezultas en unu kuba colo da cindro.)

Mi uzis mian frezilon en la stablo por frezi la randojn de la supro kaj bazo per konkaviga frezpinto por ke la ujo ne aspektu kiel nur ordinara kesteto. La ansoj estas reuzaĵoj de nia malnova kuireja ŝranko. Ili estas metalaj kun ceramikaj tenilpartoj.

La supro estis algluita sed la bazo estas altentanta per latunaj ŝraŭboj. Mi faris la enskribaĵon per elektra ŝlifileto kaj printita ŝablono. La Psalmo estas en la germana ĉar ŝi naskiĝis tie kaj tiu estis ŝia denaska lingvo. Mi finpretigis ĝin per kelkaj tavoloj da ŝpruclako.

Psalmo 84:4 “Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante.”

La enskribajxo sur la supro. Mi enfarbis gxin per orkolora farbo kaj forsmirgis la farbon de la surfacon.

La enskribaĵo sur la supro. Mi enfarbis ĝin per orkolora farbo kaj forsmirgis la farbon de la surfacon.

Unu speco de sxlifileto kun akcesorajxoj

Unu speco de ŝlifileto kun akcesoraĵoj

Konkaviga frezpinto.

Konkaviga frezpinto.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s