Fret-dolcimero

306525-438x

[Also available in English]

Ĉi tiu estas manfarita fret-dolcimero kiun mi konstruis por donaci al mia kara edzino unu Kristnaskon. Farite sekrete, mi ankoraŭ miras ke ĝi finiĝis tiel bone.  Mi trovis instruojn pri kiel fari ĝin en la libro de Reader’s Digest, Back to Basics.  Tenante mian kutiman nekonformulemon, la sonkeston  mi faris el pinligno anstataŭ ia ekzotika  speco de malmola ligno.

La fretplato venis el peco da kverkoligno kiun mi prenis el malnova tabulpleto.  La ponteton kaj selon mi faris el dorso de malmola kaŭĉuka kombilo.  La agordiloj estas tiaj por gitaro kaj la fretdratoj estas tiaj por banĝo. Ambaŭ mi bezonis aĉeti.

La keston videbla en la bildo mi konstruis.  Mi faris ĝin el maldika krucligno.  Laŭ mia muzikista edzino la sono de la dolcimero bonas. Ŝi fakte ludis ĝin en mezlerneja prezento de la muzikalo The Secret Garden.

Iam estontece mi volas konstrui novan fret-dolcimeron.  Kiam tio okazos, mi ankaŭ faros filmon pri la konstruado.

-Ni faru ion el ligno!

La kordankra fino

La kordankra fino

La agordila fino (agordila kapo)

La agordila fino (agordila kapo)

Preĝeja monkesto

church bank-1church bank-2[Also available in English]

La jena projekto estas bazita sur daŭra memoro kiun mi havas pri io kion mia avo havis sur lia tirkestaro. Laŭ mi ĝi estis ia ŝtipokabano, verŝajne pro la granda ‘kamentubo’. Mia avo estas longe forpasinta, same la modelo de ĉi tiu afero, sed mia onklino memoras ke ĝi fakte estas preĝejoforma monkesto.

Post iom da esploro, mi malkovris ke ŝajne tiaj monkestoj estas iam donitaj al familioj por ke ili amasu monerojn por doni al la eklezio.  Kelkaj ekzempleroj de similaj aferoj estas enbrulskribitaj kun tia informo. Do armitaj per informo de mia onklino plus iom da imago, mi kreis ion kiu plaĉas al mia memoro kaj la ĉiutaga vido.

La ‘kamentubo’ fakte estas sonorilturo, sur kiu mi bruldesegnis la konturon de pordoj. Mi ankaŭ desegnis du fenestrojn sur ambaŭ flankojn kaj unu sur la dorson. Fendo en la tegmento permesas enmeto de mono, kaj glitpeco en la bazo, ŝlosita per latuna stifto ebligas malplenigo de la kesto.

La ligno estas nur lignopecoj kiujn mi resegis en maldikajn tabuletojn. Mi tinkuris la lignon kaj finpretigis ĝin per satena ŝprucprotektilo. La bazo mezuras cole 4 oble 6 oble 5 (metre 10cm oble 15 cm oble 13 cm).

– Ni faru ion el ligno!

Ĉefaj partoj de frezilo

Router

A. Elektra kablo                                                F. Ĉuko

B. Tenilo                                                            G. Akomoda Gvidilo

C. Rapidumŝanĝilo                                            H. Fiksa Gvidilo

D. Ŝaltilo                                                             I. Frezpinto

E.  Distancilo

 

– Ni faru ion el ligno!

Ventornamaĵo Birda

gilligig

[Also available in English]

Ĉi tiu estas ventornamaĵo en formo de birdo kiun mi konstruis por mia filino. Ĝi estas pli/malpli bona bildo de ŝia papageto kiu nomiĝas Gilligan (GI-li-gen). Por fari ĉi tiun ventornamaĵon mi serĉis bildon de fluganta papageto per la interreto. Mi poste uzis desegnaĵan redakt-programon por paŭsi la korpon kaj aparte unu flugilon.

Mi farigis la korpon mezuri longe 17 colojn (43 cm) ĉar unu acetebla birdo-ventornamaĵo mezuris tiom.  La flugilojn mi skaligis je 75 procento por fari pli plaĉan proporcion kontraŭ la korpo.

Mi uzis la paŭson por krei ŝablonon el kartono.  Mi tiam paŭsis la korpon sur duon-colan (1.25 cm) krucolignon kaj la flugilojn sur kvaron-colan (.5 cm) kruclignon.

La partojn mi elsegis per la bendosegilo, sed kurbsegilo ankaŭ taŭgus por tio.  Mi smirgis la randojn per smirgospindelo en la bormaŝino.  La metalaĵoj estas el latuno kaj kupro.

Post la farbado mi finpretigis ĝin per satena sprucprotektilo.  Mi donis ĝin al la filino je la datreveno de ŝia naskiĝtago.  Ĝi tre plaĉas al ŝi.

– Ni faru ion el ligno!

Smirgospindelo en bormasxino

Smirgospindelo en bormaŝino